2024-03-19

Sáta – Bonvenon al nia retejo!

Sáta (pron. „Ŝaata”) estas ĉarma vilaĝeto en la nordorienta parto de Hungario, en loktrova sistemo: 48.18485, 20.39072. La setlejo situas en la centro de la regiono t.n. Montarsupro de Bükk. La vilaĝo troveblas profunde en la montaro Bükk (sign.: „fago”), apud la Natur-rezerva Regiono Lázbérc, la pejzaĝo disvastiĝas inter belegaj montoj, arbaroj kaj naturaj vidindaĵoj. La plej proksima urbo estas Ózd (ĉ. 45 mil da loĝantoj).

 


GPS: 48.18485, 20.39072

Oni povas alproksimigi la vilaĝon el direktoj de Ózd, Miskolc kaj Eger sur normalaj vojoj. La distancoj ne estas signifaj, Ózd situas je 14 km, la najbaraj vilaĝoj situas je 3-4 kilometra distanco.
Proksimume 500 familioj vivas en la vilaĝo, entute en 13 stratoj. La plej lasta oficiala dateno pri la nombro de la loĝantaro devenas el 2010, tiam ĝi estis ĉ. 1200. En la setlejo funkcias telefona, trinkakva, tergasa kaj kloaka reto. La publikaj institucioj estas: vilaĝestra oficejo, elementa lernejo (nun malfunkcianta), infanĝardeno, komunuma kuirejo kaj manĝohalo, biblioteko, poŝtofico, apoteko, parokio, rk. preĝejo, policista oficejo.

 

 

Vidindaĵoj de nia vilaĝo:

Romkatolika templo el AD 1829
Parokio el la samaj tempoj (1796)
La templo estis finkonstruita en 1829. La konstruaĵo situas en la centro de la vilaĝo.
Ĝia alteco estas (kun la supra kruco) 36 metroj.

 

 

Kastelo Fáy el 1735
La kastelon oni komencis konstrui en la fruaj 1700-aj jaroj, kaj ĝi estis finkonstruita en la jaro 1829 pere grafo Fay. La konstruaĵo situas en la centro de la vilaĝo, malantaŭ la preĝejo sur monteto. La kastelo hodiaŭ estas privata posedaĵo.

 

Kapelo por Maria de Lourdes el 1943 (renovigite en 2009)

La kapelo konstruiĝis por honoro de Maria de Lourdes. Tiu ĉi kapelo estis konstruita originale en 1943, la iniciinto estis loka kantoro-instruisto Gyula Dornbach. Dum la sekvontaj jardekoj la konstruaĵo detruiĝis, en la 2000-aj jaroj la kapelo estis nur ruino. En 2006 la civila societo de la vilaĝo (S-KEN) decidis rekonstrui la kapelon. Per kunlaborado de la societo kaj multe da individuaj personoj, entreprenistoj kaj la romkatolika eklezio, la kapelo renoviĝis en la jaro 2009. Depost tiu tempo la kapelo fariĝis fama kaj ŝatata pilgrimejo. La konstruaĵo situas sur la pinto de monteto apud la tombaro, de antaŭ la kapelo oni povas spekti la grandiozan belvidon de la vilaĝo. Oni povas viziti ĝin libere, tagnokte. La konstruaĵo estas gardata per retaj kameraoj.

 

Ripozdomo Sáta

La ripozdomo de Sáta situas apud la iama kampkorto kaj biendomo Csépányberki Tanya, ĝi estas proksimume en 2,5 kilometra distanco de la vilaĝo. Tiu ĉi ripozdomo estas tute izolita, troveblas en la arbaro, ĝi absolute konvenas por ripozi kaj aranĝi kuriozajn kunvenojn, amikarajn renkontiĝojn, festenojn. La domo povas akcepti 23 personojn (en 4 ĉambroj) por tranoktadi. La granda halo povas gastigi maksimume 30 personojn dum aranĝoj. Apud la domo troveblas tegmentita pavilono (el ligno), ĝi akceptas ~50 personojn. Antaŭ la domo estas kovrita fajrujo ekz. por rosti lardon. Malantaŭ la konstruaĵo situas ankaŭ malgranda gazonkovrita futbalejo (tenisludejo, se oni volas). Oni povas alproksimigi la ripozdomon sur normala asfaltvojo (sakstrato) inter arbaraj montetoj.

Pliaj informoj akireblas per telefono ĉe la vilaĝestra ofico de Uppony (najbara vilaĝo), hungare:
+36 21 2333168, +36 30 9742979

 

 

Se vi havas demandon, ne hezitu skribi al ni (ĉe la subaj adresoj oni parolas esperante, angle, hungare):

Ĝis baldaŭ!

 

Megszakítás